Abonu nun por maltrafi nenion!

Esperanto-kvizo

La unua tutmonda enreta Esperanto-Kvizo finiĝis!

Ĉu vi pensas ke vi jam scias multon pri Esperanto? Ĉu ne nur la lingvon mem vi bone regas, sed ankaŭ detalajn sciojn vi havas pri ties movado, historio kaj kulturo? Tiukaze nia “Esperanto-Kvizo” estas ĉi tie ĝuste por vi!

UEA lanĉis en tiu ĉi daŭre malfacila tempo de limigoj de personaj kontaktoj tutmondan enretan kvizon, kies celoj estas samtempe edukaj kaj amuzaj. La kvizo volis parte instrui al vi – proponi eblajn novajn, utilajn informojn pri Esperanto kiel tutmonda fenomeno, kun ĝia riĉa historio kaj agadoj. Aliflanke la kvizo estas amuza aktivaĵo – dum kiu vi povas testi vin mem, por ekscii, kiujn sciojn vi ja jam havas kaj kiujn ankoraŭ indas plibonigi.

En unu kvizo troviĝas ĉiam 12 demandoj, el 12 kategorioj (po unu de ĉiu), por ĉiu respondo estas maksimume 20 sekundoj. Ĉiu demando havas nur unu ĝustan respondon. La poentoj kalkuliĝas kaj por la ĝustaj respondoj, kaj por la rapideco de la respondoj.

Nu kaj por ke la kvizo estu eĉ pli alloga, UEA, kune kun pluraj sponsoroj, pretigis por vi diversajn valorajn Esperanto-premiojn! La kvizo do ne nur povas helpi al vi ekscii novaĵojn pri nia komunumo, aŭ testi vin, kion ĉion vi jam scias, sed aldone ebligas al ĉiu gajni!

La kvizo estis lanĉita okaze de la unua tago de la 2-a VK (Virtuala kongreso), la 17-an de julio kaj daŭris ĝis la 31-a de aŭgusto 2021.

Gajnintoj

1. Kevin Morel-Fourrier
2. Rafaelo
3. Tatjana
4. david
5. Ksaĉjo
6. RatoRoda
7. Steleto
8. Robin
9. kvizulo35
10. kvizulo19
11. hanso
12. querino
13. Zsófi
14. LaPingvino
15. Kekobi
16. annA
17. translateltd
18. Yuka
19. ABChessel
20. Repeto
21. ktp
22. alexcesario
23. goulo
24. serpenteto
25. aryabferduzi
26. Sjdkdjdn
27. pŝemek
28. ŝtonetinjo
29. André
30. Szekeres
31. Kocxjo
32. Fejfi
33. kvizulo267
34. kvizulo22
35. salomonido
36. harlandski
37. Jean Pierre
38. Rico
39. Pietro_von_Herts
40. blahma
41. Momix
42. chlava
43. injo
44. muzikanta hipopotamo
45. kvizulo374

Gratulojn! Ni jam kontaktis vin pri via premio. Se vi ne trovas la mesaĝon, bv. skribi al sofia@ikso.net.

Organizanto de la kvizo

Partnero de la kvizo

Sponsoroj

Amaskomunikilaj partneroj

Kontakto

Se vi scivolemas pri la kvizo, volus kontakti nin pro ajna kialo, volonte skribu al info@kvizo.esperanto.net.